Студопедия
Случайная страница | ТОМ-1 | ТОМ-2 | ТОМ-3
АвтомобилиАстрономияБиологияГеографияДом и садДругие языкиДругоеИнформатика
ИсторияКультураЛитератураЛогикаМатематикаМедицинаМеталлургияМеханика
ОбразованиеОхрана трудаПедагогикаПолитикаПравоПсихологияРелигияРиторика
СоциологияСпортСтроительствоТехнологияТуризмФизикаФилософияФинансы
ХимияЧерчениеЭкологияЭкономикаЭлектроника

Что означают следующие слова? Motorkonstrua; fotoregistrilo; simbolaro; simbolismo; aĉetanto; konsentema; senreviĝi; familiestro; ekbruligi; suneto; duonvoĉe; adiaŭi;

Читайте также:
  1. В автотормозах при торможении применяются следующие темпы понижения давлений.
  2. В дальнейшем в сценарии следующие сокращения: Ц – Церемониймейстер, Т – Танцмейстер, М.Ш. – Маэстро Шлягер).
  3. Для всех систем управления проектами характерны следующие черты.
  4. Для выбора показателей нужно выполнить следующие действия.
  5. Для работы с графиком ресурсов нужно выполнить следующие действия.
  6. Для форматирования стилей отрезков задач нужно выполнить следующие действия.
  7. Задача создания брэнда заключает в себе следующие моменты.

Motorkonstrua; fotoregistrilo; simbolaro; simbolismo; aĉetanto; konsentema; senreviĝi; familiestro; ekbruligi; suneto; duonvoĉe; adiaŭi; deiri; ekstereŭropa; forveturinta; kontraŭnatura; kontraŭdiro; memregado; herbaĉo; kunekzistado; ovaĵo; ovoflavo; kamparanoj; ventego; akceptejo; necerteco; neatingebla; ŝanĝenda; rekonstruata; apudlima; elteni; enteni; interligo; kromnomo; sinsekve; trae; diserigi; artisto; montrilo; artefarita; malindulo; ektimi; antaŭtimi; iom-post-ioma; kapjesi; irmaniero; tempolimo; laŭi.

14.2. Переведите сочетания:

venu antaŭ la kvina horo; iri ekster la urbon; loĝi ĉe la gepatroj; resti anstataŭ estro; interkonsenti pri renkontiĝo; kontenta pri sukceso; okaze de la naskiĝtago; malgraŭ via opinio; trinki po du glasojn da suko; manko de sperto; estimo de la gefiloj al la gepatroj; tra la ventego; aĉeti por 50 kopekoj; skribi por adiaŭi; prepariĝi por festo; kuracilo kontraŭ multaj malsanoj; nenie aliloke krom tie ĉi; pro kio vi ne venis?; tio estas super mia kompreno; kaŭze de via nescio; resti inter akcepteblaj limoj; fari pro neceso; respondi post mallonge; mi finis tion ĉirkaŭ majo; ŝi loĝas trans la strato; naĝi laŭ bordo; sub tiu ĉi kondiĉo; havi rajton je studado; kredi al amiko; kredi je feliĉo; kredi je nenio; poŝtmarko je kvin kopekoj; libera je mankoj; veni sen esti invitita; sendi per poŝto; dum la proksimaj tagoj; belarta konkurso; kanti plenvoĉe.

14.3. Переведите фразы:

Kaj subite vi aperos antaŭ mi. Ne atendita, ne esperita ofte venas subite. Oni parolas pli volonte pri siaj rajtoj, ol pri siaj devoj. Kun bonaj esperoj adiaŭo estas ĉiam festo (J. W. Goethe/Gj o te). Kio estas komenciĝinta, tio estas finiĝonta. Du moneroj en unu monujo estas farantaj pli da bruo, ol cent moneroj. Hieraŭ mi estis forkuranta de pluvo, sed anstataŭe mi trafis sub pluvegon. Ĉu la koko estis kantinta aŭ ne, la tago komenciĝis. Ellerninte la lingvon Esperanto, mi estis enironta la simbolan landon Esperantujo. Kiu estos manĝanta salon, tiu estos trinkonta akvon. Tio, kio estas farita de homo, povas esti refarota de homo (F. Winson/Ŭ i nson). Kio kostas malmulte, estas estimata ankoraŭ pli malmulte (M. Cervantes/Serv a ntes). Se la homo vivas sen esti rimarkata, lia morto ne estos rimarkita. Kio indas esti farita, tio indas esti farita bone. Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita. Neniu estas tiel maljuna, ke li ne estus kredanta, ke li povas vivi ankoraŭ almenaŭ unu jaron. Zorgu, ke ĝi estu farita. Tiu ĉi laboro dume ne estas plenumita, sed ĝi estas plenumebla, plenuminda, eĉ plenumenda, do plenumata kaj nepre plenumota. Li ĉiam silentadis, kvazaŭ li estus pleniginta la buŝon per akvo. Se vi ekmanĝis – finmanĝu, se vi ekparolis – finparolu! Timo pri malfeliĉo pli aĉas, ol la malfeliĉo mem. De bona edzo la edzino ne foriros, same kiel de bona estro ne foriros subulo. Estro ne malsatas. La korpo ne estas la plej granda, kion povas doni la virino (R. Rolland/Rol a n). Ne preterlasu vian feliĉon! Kiun timas multaj, tiu mem timas multajn. Estas senutile peti pri estimo kaj amo. Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo. Kia naskinto, tiaj naskitoj. Minuta plezuro ofte estas kaŭzo de longaj suferoj (Ch. Wieland/V i land). Se ies ago ne estas por vi komprenebla, tio ne estu kaŭzo por opinii ĝin malbona aŭ erara. Se vi scias duonon de tio, kion vi opinias scii, do vi scias duoble pli multe, ol vi vere scias. Saĝulo iufoje ŝanĝas sian opinion, malsaĝulo – neniam. Neniu scias, kiam finiĝas la pasinteco, kaj ĉu ĝi finiĝas ĝenerale, kaj kie estas limo inter la estanteco kaj estonteco (T. Ivanova). Plena teujo silentas, duone malplena – bruas. Amikojn unuigas malamikoj. Feliĉa estas tiu, kiu vivas per sia hobio (B. Shaw/Ŝo). Silento estas konsento.

14.4. Переведите на эсперанто:

Дорогой друг! Совсем недавно ты приступил к знакомству с международным языком эсперанто, а сейчас ты уже изучил его основы. Впереди у тебя – беседы с интересными людьми, международная переписка, участие в слетах, лагерях, конгрессах эсперантистов, обогащение знаний, более быстрое изучение иностранных языков. Ты сам уже можешь организовать кружок эсперанто: ведь «обучая других, мы учимся сами». А теперь тебя ждет путешествие в Эсперантиду.

Напишите письмо зарубежному эсперантисту или составьте диалог по одной из ситуаций: а) вы обсуждаете одно из писем, полученных вашим клубом эсперантистов, и составляете коллективный ответ; б) в вашем клубе эсперантистов организуется выставка самых интересных писем, полученных из других стран, и вы обсуждаете её.

Переписка, особенно международная, – прекрасное средство для совершенствования языковых знаний, ведь письмо, написанное вам лично, вы постараетесь понять во всех подробностях, не так ли? Кроме того, переписка приносит много полезных сведений, способствует взаимопониманию между народами. В письмах зарубежным друзьям вы сможете рассказать о жизни нашего народа, о внешней и внутренней политике нашего государства. Адреса для переписки возьмите в эсперантских журналах и в ближайшем клубе эсперанто. Для начала не берите адреса из далеких стран, проще всего установить переписку с эсперантистами соседних государств. Ваши письма должны быть интересными. Прикладывайте к ним две-три видовые открытки, на конверты наклеивайте красивые марки. Не ограничивайтесь одним-двумя адресами: пишите письма по разным адресам до тех пор, пока не получите несколько ответов. На начальном этапе переписки советуйтесь с опытными членами клуба эсперанто относительно содержания, стиля и оформления писем. В дальнейшем вы и сами сможете опубликовать объявление о переписке. И тогда вы убедитесь, что символическая страна Эсперантида не имеет ни конца, ни края.

 

Приложения

Языковая игра «Пословицы»

Раздаются листки с половинами пословиц. Побеждают пары, которые за одну минуту нашли друг друга и составили известные пословицы. Вариант игры: составляются из листков новые пословицы.

 


Урок 15

Лексика

ajn 'бы ни (было)' (ajna 'какой бы то ни было', 'любой'), aparteni 'принадлежать', arda 'раскаленный', 'пылающий', 'пылкий', 'рьяный', aviado 'авиация', balo 'бал', baro 'преграда', 'препятствие', civitano 'гражданин', danci 'танцевать', donaco 'подарок', eduki 'воспитывать', emocio 'волнение', 'переживание', ferioj 'отпуск', 'каникулы', flugi 'летать', gajni 'выиграть', gratuli 'поздравить', humoro 'настроение', imagi 'вообразить', 'представить себе', karbo 'уголь', kompari 'сравнить', komplika 'сложный', 'запутанный', konkuri 'состязаться', 'соревноваться', 'соперничать', konvinki 'убедить', leĝo 'закон', lerta 'ловкий', 'искусный', 'умелый', maniko 'рукав', nivelo 'уровень', nordo 'север', okcidento 'запад', ordinara 'обыкновенный', 'обычный', oriento 'восток', perfekta 'совершенный', 'безупречный', 'отличный', propra 'собственный', raporti 'отчитываться', 'докладывать', ripeti 'повторять', solidara 'солидарный' (solidare 'солидарно', 'заодно'), soni 'звучать', sonĝo 'сон', 'сновидение', 'мечта', 'грезы', speco 'вид', 'сорт', 'род', sprita 'остроумный', 'находчивый', stato 'состояние', sudo 'юг', ŝarĝo 'груз', 'нагрузка', ŝerci 'шутить', ŝpari 'сберегать', 'экономить', 'сохранять', tasko 'задача', 'задание' (taski 'задать', 'дать задание', 'задать работу'), teamo 'команда', 'группа', 'смена', tiri 'тянуть', 'привлекать', 'манить', 'извлекать', verko 'сочинение', 'произведение' (verki 'сочинять', 'писать'), verso 'стих' (versaĵo 'стихотворение').

Без перевода: agiti, aŭtografo, brigado, fanfaro, improvizi, kalendaro, koŝmaro, krokodilo, loterio, masko, parodio, populara, trotuaro.

 

Proksima lando Esperantujo

Forveturis vagonaroj, forflugis aviadiloj, forportante niajn geamikojn orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, sed por ni ankoraŭ sonas tendara kanto.

Ĉi-foje Esperantujo troviĝis en Baŝkirio. Se el homoj oni povus kunigi bukedojn, el la anaro de nia Esperantujo estiĝus belega bukedo – tiom da multeflankaj, agemaj, spritaj homoj feriis en la 12-a Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-12).

Oni pridiskutis raportojn pri la stato kaj evoluo de la Esperanto-movado, pri la diversspeca utiligo de la Internacia lingvo por informado pri la vivo en nia lando eksterlanden, por la internaciisma edukado de nia junularo.

Grandan salonon okupis neripetebla ekspozicio kun materialoj pri la vivo kaj agado de elstaraj esperantistoj, ricevitaj el multaj landoj dank' al la internacia korespondado. Interesaj prelegoj de la tendara universitato altiradis grandnombran aŭskultantaron. La plej spertaj pedagogoj perfektigis lingvokonojn de la komencantoj en paroligaj kursoj. Aktivuloj tradiskutadis demandojn de Esperanto-instruado.

Por la tendaraj koncertoj Esperanto-kluboj, kiel ĉiam, verkis novajn versaĵojn, teatraĵetojn, kantojn. Dekkvino da lertaj gitaristoj plenumadis la gravan taskon de ilia baldaŭa popularigo.

Ankaŭ en la klubo de gajaj kaj spritaj (KGS) la konkurantaj teamoj parolis nur en Esperanto – do en la negepatra lingvo, sed ja tie ĉi nepras tuja reago kaj improvizado! Jen kiam kiu ajn povus certe konvinkiĝi pri la viveco de Esperanto!

Krokodilo estas ŝerca alnomo, donata al la personoj, kiuj, malgraŭ la tendara leĝo, parolas iun alian lingvon anstataŭ Esperanto. Tendaranoj, apartenantaj al la rondaĉo de krokodiloj, ĉe ni preskaŭ ne estis. La lingva nivelo de la tendaro estis tre alta. Ĉu oni povas trovi pli bonan praktikon, ol dusemajnan restadon en la «lando», kie ĉiuj ĉirkaŭe parolas inter si nur en Esperanto – dum la matena gimnastiko, sportaj konkursoj, naĝado, sunbruniĝado, dancado, en la kafejo «Verda krokodilo» – unuvorte, ĉie!

Se vi ekaŭdos la frazon «Kiam mi loĝis sur Luno...», ne tro miru: antaŭ vi estas nia tendarano. La ĉambroj, loĝitaj de ni, portis nomojn de planedoj kaj steloj. La ejo de la estraro troviĝis sur Olimpo. Al ĉiuj partoprenintoj estis disdonitaj donace tendaraj insignoj kaj surmanikaj emblemoj, ilustritaj libretoj, en kiujn oni tuj ekkolektis aŭtografojn de Esperantujanoj.

La adiaŭa lignofajro bruladis ĝismatene. Okazis maskobalo kaj poste – elektado de la plej bela junulino de la tendaro. Oni kantadis kaj ne povis satkanti – ja tio estis lastaj horoj de la nuna Esperantujo. Morgaŭ ĉio ĉi estos transformiĝinta en fabelon malproksiman kaj belegan por renaskiĝi venontjare aliloke. Jes, oni apenaŭ povas imagi ĉies humoron kaj emocion dum la disiĝo!

Tie ĉi ne estis rakontite eĉ pretere pri multaj rimarkindaj eroj de la tendara vivo: pri la festo de Neptuno, la vespero de parodioj, la ĉiutaga murgazeto, la senmalgajna loterio, pri la fotoservo, kiu havigis fotojn al la dezirantoj samtage kun la tendaraj eventoj ktp. Neforgeseblaj estas malŝarĝado de la karbo helpe al loka lernejo kaj nia agitbrigado, koncertinta en kampoj.

Venu mem en Esperantujon kaj vi ekvidos ĉion per la propraj okuloj, iĝos ĝiaj plenrajtaj civitanoj. Venu des pli nun, kiam vi estas gratulenda okaze de la finstudo de la ĉefa materialo de la kurso, kiam vi estas parolonta kaj korespondonta enlande kaj translime kun multegaj personoj, sciantaj tiun ĉi internacian komprenilon kaj subtenantaj la grandan ideon de komuna, internacia lingvo de la homaro. Do ĝis la renkontiĝo en Esperantujo!

 

Apud lago, apud mar'

(tendara kanto)

Versoj de B. Kolker

Apud lago, apud mar',

Ĉe rivero, en arbar'

Ĝustatempe, sen erar'

Malfermiĝas la tendar'.

Jen januar', jen februar' – rapidas kalendaro.

Kaj junularo kun gitar' rapidas al tendaro.

En vagonar', sur trotuar' ekkantu ni, najbar'! –

Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Por amikaro la hazard' ne povas esti baro.

Por amikaro juna ardo estas ordinaro.

La senkompara solidaro nun kunigas, ĉar

Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Apud lago, apud mar'...

Komplika far' – ĉiama ŝpar' por la vojaĝ-preparo,

Pri vagonar', pri biletar' ni sonĝas en koŝmaro.

Sed jen en ar', en sid' kaj star', kantadas junular' –

La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Matena klar' – kaj ĉe fanfar' ekverdas la standardo,

Kaj nia ar', kaj nia ar' ĝin sekvas per rigardo.

Tra januar', tra februar' rapidis kalendar' –

La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Apud lago, apud mar'...

 

Задания


Дата добавления: 2015-07-24; просмотров: 67 | Нарушение авторских прав


Читайте в этой же книге: Что означают следующие слова? | Напишите цифрами и словами на эсперанто номера телефонов из вашей записной книжки. Прочитайте их вслух на эсперанто. | Что означают следующие слова? | Что означают следующие слова? | Что означают следующие слова? | Что означают следующие слова? | Что означают следующие слова? | Что означают следующие слова? | Что означают следующие слова? | Что означают следующие слова? |
<== предыдущая страница | следующая страница ==>
Что означают следующие слова?| Что означают следующие слова?

mybiblioteka.su - 2015-2024 год. (0.013 сек.)