Читайте также:
|
|
Radiouzino; novulo; aktivulo; jubileulo; dujarulo; modulino; bluokululo; gejunuloj; internaciisto; direktorino; direktoredzino; direktorinedzo; papereto; petegi; kolĥozano; ĵuriano; aliplanedano; samklasano; malantaŭ; duonhoro; triope; kelkoble pli; reformi; ĝisvivi; alfari; alivorte; antaŭdiri; ĉirkaŭiri; dumviva; ellabori; kunulo; tiea; pridemandi; postskribo; petskribo; patronomo; okulharoj; hejmsidulo; patrina; urbo-heroo; trijara; triajara.
5.2. Переведите сочетания:
patroj kaj filoj; antaŭ tri tagoj; ĉirkaŭ la urbo; havi ĉirkaŭ cent rublojn; eliri el la hejmo; reveni hejmen; li estas la plej forta el ni; post la laboro; fini post unu horo; sidi sur ĉevalo; ĝis la fino; ĉe la filo; domo kun naŭ etaĝoj; tio estas al vi de mi; informi per telegramo; multo da amikoj; veni por longa tempo; inter kvar muroj; dum matenoj; forta pri matematiko; specialisto pri fiziko; certa pri ŝia alveno; ĝoji pri letero; kontrolo de medicinistoj pri malsanuloj; lekcio du horojn longa; filino dek kvar jarojn aĝa; ira-revena bileto.
5.3. Переведите фразы:
Kiu vivos, tiu vidos. Kion vi volas, tion vi povas. Kia edzino, tia edzo. Kiom da demandoj, tiom da respondoj. Kie estas sano, tie estas belo. De kie vi venas, tien vi revenas. Tio estas certa, kiel duoble du estas kvar. Unu malsaĝulo povas fari tiel multe da demandoj, ke ilin ne povos respondi dek saĝeguloj. Kiu ne iras antaŭen, iras malantaŭen (V. G. Belinskij). Tia estas la vivo. La vivo instruas nur tiujn, kiuj ĝin lernas (V. O. Kluĉevskij). Kaj la vivo estas bona, kaj vivi estas bone (V. V. Majakovskij). Estas pli facile fari pli multe, ol la samon. Pli bone esti juna avo, ol maljuna patro. Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj. Li ne estas el la plej grandaj saĝuloj. Li faris sian kaj lian laborojn. Kiam vi ellernis Esperanton? – Tiam mi estis ankoraŭ studento de la unua jaro. Mi lernis Esperanton dum tri monatoj, poste mi skribis samtempe ĉirkaŭ dek leterojn al geesperantistoj kaj tial mi havis kelkajn leter-amikojn; kvar el ili skribas al mi ĝis nun. Saĝo estas antaŭvido (Terenco). Kial vi ree telefonis al mi? – Kun vi tre volus paroli pri la laboro de la Esperanto-klubo redakcianino, kies familinomo estas Vasiljeva. Ŝi diris, ke necesas veni morgaŭ tage, sed plej bone jam matene. – Kien? – En la redakcion de la vespera gazeto: la kabineto de Galina Aleksandrovna estas en la kvina etaĝo. Mi tute ne komprenas tion. Mi ne tute komprenas tion. La tempo venos – ni ĉion komprenos. Estas bone, se hundo estas amiko, sed malbone, se amiko estas hundo. Cent amikoj estas malmulte, unu malamiko estas multe. Duona amiko estas ankaŭ duona malamiko. Estas necese multe lerni por kompreni, ke vi scias malmulte (M. Montaigne/Mont e nj). Scio estas forto. Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. Ĉio havas finon.
5.4. Переведите на эсперанто:
Мой отец – рабочий. Ему 48 лет. Он работает на мебельной фабрике. Моя мать – учительница. Она преподаёт математику. У неё светлые волосы и голубые глаза. Мой брат окончил недавно институт в Петербурге. Теперь он живет в Иваново, поэтому мы пишем друг другу письма и разговариваем по междугородному телефону. Он физик. Его жена – инженер. Они много работают. У них есть сын – маленький Дима. Он уже ходит и говорит. Но пока его понимают только его родители. Я ещё не понимаю многих его слов.
5.5. Расскажите о вашей семье или составьте диалог по одной из ситуаций: а) вы показываете вашим товарищам семейный фотоальбом и отвечаете на их вопросы о членах вашей семьи; б) вы встречаете друга, которого давно не видели, и обмениваетесь семейными новостями; в) расскажите друг другу о своих лучших друзьях.
Конечно, вы обратили внимание, что все уроки содержат много разговорных оборотов речи, пословиц и афоризмов. Очень полезно выписывать их на отдельные карточки, подчёркивая ключевое слово и расставляя карточки в алфавитном порядке ключевых слов. Вы станете обладателем ещё одной ценной картотеки, если расположите карточки в алфавитном порядке ключевых слов русских переводов этих словосочетаний и фраз. Если у вас есть компьютер, то вместо картотек можно создать файлы с соответствующими словариками и постепенно пополнять их. Регулярно прочитывайте эти карточки/файлы, стараясь удержать в памяти ходовые фразы, выражения, устойчивые словосочетания. Не заучивайте слова вне контекста, старайтесь связать их с другими словами.
Через каждые пять уроков повторяйте весь пройденный материал. В свободное время просматривайте предыдущие уроки: каждый раз вы будете находить что-нибудь, на что вы раньше не обратили внимания. Кстати, вы уже изучили 347 корневых слов.
Приложения
Языковая игра «Действия»
К имени существительному подберите как можно больше глаголов, обозначающих действия, которые может совершать данный предмет. Например: knabo – iras, ĝojas, komprenas, gitaras...
Урок 6
Лексика
aĉeti 'купить', akvo 'вода', ami 'любить', bani 'купать', bonvenon! (= bonan venon!) 'добро пожаловать', devas 'должен', 'обязан', distrikto 'район', doni 'дать' (eldoni 'издать'), dormi 'спать', fenestro 'окно', fermi 'закрыть', floro 'цветок', frua 'ранний', gaso 'газ', gasto 'гость', ĝusta 'точный', 'правильный' (ĝuste 'точно', 'правильно', 'верно'; 'как раз'), ho! 'о!', 'ох!', horloĝo 'часы', kara 'дорогой', komuna 'общий', kuiri 'варить', 'готовить пищу', libro 'книга', lito 'кровать', 'постель', manĝi 'кушать', 'есть', meti 'класть', 'помещать', 'ставить', 'положить', mondo 'мир', 'свет', montri 'показать', numero 'номер', pordo 'дверь', preferi 'предпочитать' (prefere 'предпочтительно', 'лучше'), rapida 'быстрый', 'скорый', ricevi 'получить', rigardi 'смотреть', 'глядеть', seĝo 'стул', sonori 'звенеть', spegulo 'зеркало', strato 'улица', ŝati 'любить', 'высоко ценить', 'нравиться' (mi ŝatas 'мне нравится', 'я люблю'), ŝranko 'шкаф', teko 'портфель', varma 'теплый', vera 'истинный', 'настоящий', 'подлинный' (vere 'истинно', 'действительно', 'по правде говоря'; vero 'истина', 'правда').
Без перевода: balkono, bufedo, divano, kvartalo, magazeno, minuto, televido.
Грамматика
6-1. Предлоги: sen 'без'; tra 'через', 'сквозь'; je – предлог с неопределённым значением; употребляется, если неясно, какой предлог следует употребить: Vere, mi ne scias, kion mi farus sen vi! 'По правде говоря, я не знаю, что бы я делал без тебя!'; Ŝi venis en la laborejon sen matenmanĝi 'Она пришла на работу, не позавтракав (= без того, чтобы позавтракать)'; sencela 'бесцельный'; eniri tra la pordo 'войти через дверь'; Je via sano! 'За ваше здоровье!'
Не следует злоупотреблять предлогом je.
6-2. Союзы: aŭ 'или', 'либо'; ĉar 'потому что', 'так как', 'поскольку', 'ибо': Aŭ unu, aŭ alia; Ni devas reveni, ĉar estas jam malfrue.
6-3. Наречия: baldaŭ 'вскоре', 'скоро'; hieraŭ 'вчера'; neniam 'никогда': Hieraŭ mi ricevis leteron de mia bulgara leter-amiko, kiu baldaŭ venos al mi gaste; Mallaborulo neniam havas tempon 'У лентяя никогда нет времени'.
6-4. В эсперанто во фразе употребляется только одно отрицание: Neniam estas grandaj faroj sen grandaj malfaciloj (Voltero) 'Никогда не бывает больших дел без больших трудностей'.
6-5. Глаголы в повелительном наклонении оканчиваются во всех формах на -u: Rigardu! 'Смотри!', 'Смотрите!'; Ni rigardu! '(Давайте) посмотрим!'; Ili rigardu! 'Пусть они посмотрят!'; Mi rigardu! 'Посмотрю-ка я!'; Rigardu al mi en la okulojn! 'Посмотри мне в глаза!'; Por havi amikon, estu amiko! 'Чтобы иметь друга, будь другом!'; Ni iru kune! '(Давайте) пойдём вместе!'; Ni ĝoju! 'Будем радоваться!'; Ĉu ni legu? 'Почитаем?'; Mi ne scias, kiel mi danku vin! 'Я не знаю, как мне благодарить вас!'; De kie mi sciu tion? 'Откуда мне это знать?'; Kion fari, estu kiel estos! 'Что делать, будь как будет!'; Vivu nia lingvo Esperanto! 'Да здравствует наш язык эсперанто!'
Если глагол-сказуемое главного предложения выражает волю, то придаточное предложение вводится союзом ke 'чтобы' или por ke 'для того чтобы', причём глагол придаточного предложения стоит в повелительном наклонении: 'Я хотел бы, чтобы вы пришли' Mi volus, ke vi venu (нельзя сказать * Mi volus, ke vi venis); 'Я говорю тебе это, для того чтобы ты был уверен во мне' Mi diras al vi tion, por ke vi estu certa pri mi; 'Если хочешь, чтобы тебе было хорошо, не делай так, чтобы тебе было плохо' Se vi volas, ke al vi estu bone, ne faru tiel, ke al vi estu malbone; 'Необходимо, чтобы вы сделали работу до конца' Necesas, ke vi faru la laboron ĝis la fino.
6-6. Частицы: jen 'вот' (jena 'вот этот', 'следующий'), eĉ 'даже': Jen pri kio mi volas paroli kun vi 'Вот о чём я хочу поговорить с тобой'; Jen malsaĝulo! 'Вот дурак'; Jen tiel! 'Вот так!'; Jen kio estas interesa! 'Вот что интересно!'; Jen la tuto! 'Вот и всё!'; Jen kial mi telefonas al vi 'Вот почему я звоню тебе'; Inter gejunuloj eĉ maljunulo junas 'Среди молодых даже старик молод'; Tion eĉ mi komprenas 'Это понятно даже мне'.
Словообразование
6-7. Суффикс -ig- означает «сделать, заставить сделать (что-либо или каким-либо), привести в состояние»: aktivigi 'активизировать' – aktivigo 'активизация'; interesigi 'заинтересовать'; sidigi 'посадить'; dormigi 'усыпить'; ĝustigi 'уточнить'; surtabligi 'поставить на стол'; aĉetigi 'заставить купить'; igi 'заставить'; La ĝojo plilongigas la vivon 'Радость удлиняет жизнь'; Ne igu min rapidi (= Ne rapidigu min)! 'Не торопи меня!'
6-8. Суффикс -iĝ- означает «делаться, становиться, стать»: kuiriĝi 'вариться'; blankiĝi 'побелеть'; plimultiĝi 'умножиться'; iĝi 'сделаться', 'стать'; Li edziĝis al ŝi 'Он женился на ней'; Ĉio nova iĝos malnova 'Всё новое станет старым'; La vivo povas finiĝi, sed la laboro neniam finiĝas 'Жизнь может кончиться, но работа никогда не кончается'.
6-9. Глагол с суффиксом -ig- всегда требует после себя слова в винительном падеже, с суффиксом -iĝ- никогда: Sciigu min pri tio 'Уведоми меня об этом'; Sciiĝu pri tio 'Осведомись об этом'.
6-10. Суффикс -ej- означает «место, помещение»: lernejo 'школа', dormejo 'спальня', oficejo 'место службы', 'учреждение'; Aĉetu ĉevalon kaj nur poste faru ĉevalejon 'Купи коня и лишь потом делай конюшню'.
6-11. Суффикс -il- означает «орудие, инструмент, средство»: sonorilo 'звонок', malvarmigilo 'холодильник', liniilo 'линейка', dormigilo 'снотворное', komputilo 'компьютер'.
Словоупотребление
6-12. Обозначение времени на часах. Слово, обозначающее час, является порядковым числительным, перед ним употребляется артикль: Kioma horo estas? 'Который час?'; 6.00 – estas la sesa horo; 6.30 – estas la sesa kaj duono (= kaj tridek); 6.45 – estas kvarono antaŭ la sepa; 6.58 – estas du minutoj antaŭ la sepa; 7.08 – estas ok minutoj post la sepa; 7.15 – estas kvarono post la sepa.
Для указания на определённый момент времени употребляется предлог je: Je kioma horo vi venos? – Mi venos je la dua horo 'В котором часу ты придешь? – Я приду в два часа'; je duono post la dua 'в половине третьего'; je kvin minutoj antaŭ la dua 'без пяти два'.
La loĝejo de Nikolao
— Andreo, je kioma horo ni devas esti ĉe Nikolao?
— Je duono post la sepa.
— Ni malfruas, ĉar estas jam dudek kvin minutoj antaŭ la oka.
— Via horloĝo rapidas. Ni venos pli-malpli ĝustatempe.
— Ĉu vere?
— Mi certigas vin, Nina. Ni baldaŭ alvenos. Estas ĝuste lia kvartalo. Ĉu vi vidas la naŭetaĝan domegon kun la numero 215? Tie loĝas Nikolao.
— Nu, fine! Jen surskribo sur la pordo «Loĝejo numero 153». Sonorigu!
— Bonvenon, karaj gastoj! Andreo, donu al mi vian tekon aŭ metu ĝin tien. Eniru kaj sidiĝu! Estu kiel ĉe vi hejme! Ĉu mi montru al vi la loĝejon?
— Jes, certe. Kiam vi enloĝiĝis en la domon?
— Antaŭ du kaj duona jaroj (= antaŭ du jaroj kaj duono, = du jarojn kaj duonon antaŭe). Tiam la distrikto estis tute nova, eĉ sen trolebusoj. Mi volas, ke vi rigardu tra la fenestro. Tie estas magazeno, kiu malfermiĝis antaŭ kelkaj tagoj en nia strato.
— Ĉu tio ĉi estas komuna ĉambro?
— Jes. Ni metis tien ĉi divanon, tablon, seĝojn kaj televidilon. Ĉe la fenestro estas multe de floroj.
— Tio ĉi estas dormoĉambro kun litoj kaj spegulhava ŝranko. Ĉu tiu ĉi pordo eliras sur la balkonon?
— Ĝuste. Kaj tio estas kabineto.
— Bela skribotablo kaj geografia karto de la mondo sur la tuta muro! Kaj sur tiu pordo estas bela afiŝo pri internacia Esperanto-kongreso.
— Verdire, mi neniam vidis tiom da libroj en unu ĉambro!
— Mi treege ŝatas legi kaj havas grandan Esperantan bibliotekon. Hieraŭ mi ricevis de mia leter-amikino el Belgio «Libron de amo» – ĝi estas tre originala eldono.
— Kies portreto ĝi estas?
— Ĝi estas fotoportreto de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, aŭtoro de Esperanto.
— Ĉu vi manĝas en la kuirejo?
— Jes, ni preferas manĝi tie. Tial ĝi estas samtempe nia manĝoĉambro. Tie estas tableto, bufedo kaj seĝoj. Sur muro estas flor-bildo. Antaŭ nelonge ni aĉetis grandan malvarmigilon. Ni havas ankaŭ banĉambron, varman akvon, gason, telefonon. Skribu mian telefon-numeron: 34-15-58.
— Ho, estas jam malfrue! Andreo, estas tempo por iri.
— Jes, jes. Venu al mi postmorgaŭ vespere.
— Mi dankas. Mi plezure venos. Ĉion plej bonan!
— Ĝis baldaŭ!
Задания
Дата добавления: 2015-07-24; просмотров: 95 | Нарушение авторских прав
<== предыдущая страница | | | следующая страница ==> |
Напишите цифрами и словами на эсперанто номера телефонов из вашей записной книжки. Прочитайте их вслух на эсперанто. | | | Что означают следующие слова? |